Saltu al enhavo

Honrubia de la Cuesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honrubia de la Cuesta
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40541
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 52  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 31′ N, 3° 42′ U (mapo)41.510555555556-3.7044444444444 [+]
Alto 1 001 m [+]
Areo 20,81 km² (2 081 ha) [+]
Honrubia de la Cuesta (Provinco Segovio)
Honrubia de la Cuesta (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Honrubia de la Cuesta
Honrubia de la Cuesta (Hispanio)
Honrubia de la Cuesta (Hispanio)
DEC
Situo de Honrubia de la Cuesta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Honrubia de la Cuesta [+]
vdr

Honrubia de la Cuesta [onRUbja delaKŬESta] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, lime kun la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Honrubia de la Cuesta estas komprenebla etimologie kiel Hela (aŭ Flava) Fonto de la Deklivo.

Honrubia de la Cuesta en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Kristoforo.
Preĝejo de Sankta Kristoforo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 50 el jaro 1991.

Ĝi distas 85 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Fuentenebro, Pardilla, Villaverde de Montejo kaj Carabias.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Montejo.

En la 16-a jarcento ĝi estis menciita literumita kiel Honrubia, sed ankau kiel Honrrubia kaj Fuenrubia. Meze de la 13-a jarcento ĝi estis konata kiel Fuent Ruvia. En la 20-a jarcento oni aldonis la kromaĵon "de la Cuesta".

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Kristoforo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]